Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

Majstro Paŭlo

Saĝumis mastro Paŭl' ĉi-maniere,
kaj flankentiris
la ĉapon plej sovaĝfiere:
"Je la diablo!
Edzin'? Por kio? Mi pri ŝi enuas,
sen ŝi la vivo pli libere fluas.
Mi ŝin forpelos... sekvos io tia."
Kaj jen, li agis laŭ parolo sia.

Poste saĝumis li ĉi-maniere,
sed sian ĉapon
ne flankentiris nun fiere:
"Je la diablo!
Tamen, forpeli ŝin estis domaĝe,
ŝi pligrandigis mian havon saĝe.
Nun ĝi pereos... sekvos io tia."
Kaj jen, okazis laŭ parolo lia.

Tiam saĝumis li ĉi-maniere,
kaj ree tiris
la ĉapon flanken spit-fiere:
"Je la diablo!
Min trist' kaj zorgoj plu ne persekutos,
eĉ kio restis, tion mi forŝutos.
Jes, mi forŝutos... sekvos io tia."
Kaj jen, li agis laŭ parolo sia.

Fine saĝumis li ĉi-maniere,
kaj sur okulojn
la ĉapon tiris malespere:
"Je la diablo!
Jam ĉio for! Ne restis plu eĉ pajlo.
Do kion nun? Pendigi min sur najlo?
Jes, mi pendigos... sekvos io tia."
Kaj jen, li agis laŭ parolo sia.